Jam de kelkaj jaroj mi transiris definitive en Esperantujon. La sinteno de la franca pioniro Carlo Bourlet tre influis min. Laŭ li, oni uzu Esperanton. Nur tiel ĝi enradikiĝos en la mondo. La kurso estas iaspeca kontribuo al la uzo de la lingvo.
Mi esperas, ke iam mi povos eldoni novajn trejnadojn pri aliaj temoj, cetere mi ĝojus ankaŭ helpi aliulojn laĉi la siajn. En Esperantujo estas multe da kompetentaj homoj, kiuj certe povus publikigi kursojn pri plej diversaj temoj.