#forlaflatado: Lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj
Requirements
- Ne.
Description
La plej tikla afero rilate parolarton estas ne tio, kiel oni movas la manojn aŭ voĉas, sed la nescio pretigi prelegoplanon. Sen tio, oni nur malfacile scios kion diri, kion fari, kion montri kaj sekve kiel movi la manojn.
Ĝuste tion la kurso helpas solvi. Ĝi konsistas el 11 ĉ. sep minutojn longaj videolecionoj, kiujn oni povos spekti iam ajn, kiom da fojoj oni deziros, per poŝtelefono mem.
Krom la videoj, iuj moduloj enhavas elŝuteblajn materialojn, kiuj helpos vin pretigi vian prelegon en ĉiuj etapoj. Ili estas PDF-dokumentoj, kaj vi povas ilin presi laŭplaĉe.
En la plimulto el la moduloj vi trovos ligilon de spektindaj prezentaĵoj el TED TALKS. Cetere, la tuta kurso kaj la metodo #forlaflatado estas bazitaj sur la principoj mem de TED. Mi montros al vi unu realan ekzemplon, kiel mi mem preparis prelegon, kiun mi jam plurfoje prezentis.
Efektive, prelegi estas multe pli ol informi. Prelegi estas antaŭ ĉio inspiri, partodoni ideon.
SUME:
1. En iuj moduloj vi trovos elŝuteblajn materialojn;
2. Elŝutu la apon de Udemy kaj lernu per via poŝtelefono;
3. Okaze de demandoj, kontaktu la kursgvidanton per leandro.brazilo@gmail.com aŭ per Telegramo @forlaflatado
Cetere, la kurso utilas ne nur al tiuj, kiuj deziras komenci prelegi, aŭ kiuj prelegas, sed ankoraŭ ne kontentas pri la propraj rezultoj. Ĝi utilas al iu ajn, kiu deziras lerni prezenti ideojn.
Bonegan kursadon al vi!
Senpage ofertas al la Esperanto-komunumo UEA - Universala Esperanto-Asocio
Who this course is for:
- Esperantoparolantoj.
Instructor
Jam de kelkaj jaroj mi transiris definitive en Esperantujon. La sinteno de la franca pioniro Carlo Bourlet tre influis min. Laŭ li, oni uzu Esperanton. Nur tiel ĝi enradikiĝos en la mondo. La kurso estas iaspeca kontribuo al la uzo de la lingvo.
Mi esperas, ke iam mi povos eldoni novajn trejnadojn pri aliaj temoj, cetere mi ĝojus ankaŭ helpi aliulojn laĉi la siajn. En Esperantujo estas multe da kompetentaj homoj, kiuj certe povus publikigi kursojn pri plej diversaj temoj.